中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La internacia socio promesis liveri helpon al Japanio pro tertremo
2011-03-15

    La 11-an de marto okazis en la marareo nordoriente de Japanio forta tertremo de 9 gradoj, kiu kaŭzis grandskalan cunamon. Post la katastrofo multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, kaj internaciaj organizoj sendis mesaĝon por esprimi kondolencon kaj promesis, ke ili liveros necesajn helpojn al Japanio.

 

    Jiang Yu, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, kaj Yang Jiechi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, sendis mesaĝon respektive al Naoto Kan, japana ĉefministro, kaj Takeaki Matsumoto, ministro pri eksteraj aferoj de Japanio, por esprimi profundan kondolencon kaj promesis, ke Ĉinio volonte liveros necesajn helpojn, inkluzive de sendo de savtaĉmento kaj kuractaĉmento.

 

    Post la tertremo la Unuiĝintaj Nacioj, Monda Banko, Internacia Atom-Energia Agentejo, Komisiono de la Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj organizoj, kaj Ĉinio, Usono, Turkio, Germanio, Finnlando, Kanado kaj aliaj landoj esprimis la deziron liveri necesajn helpojn.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688