中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina registaro liveris urĝan humanisman helpon al Japanio
2011-03-15


Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento en Japanio 

 

    La 14-an de marto, por subteni la japanajn registaron kaj popolon en batalo kontraŭ natura katastrofo, ĉina registaro liveris humanisman helpon al Japanio. Tiuj materialoj valoras 30 milionojn da juanoj (ĉ. 6.6 juanoj = 1 usona dolaro) kaj la unuaj materialoj jam estos transportitaj de Ŝanhajo hodiaŭ posttagmeze.

 

    Posttagmeze de la 11-a de marto, 9-grada tertremo okazis en la nordorienta Japanio kaj kaŭzis grandegan cunamon, tio mortigis kaj vundis multajn homojn kaj kaŭzis grandan perdon. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao jam telegrafis al japana ĉefministro Naoto Kan por sendi konsolon al japanaj registaro kaj popolo en la nomo de ĉina registaro. Nun Ĉinio jam komencis inter-ministerian laboran sistemon pri humanisma helpo al aliaj landoj kaj la unuaj materialoj al Japanio konsistas el litkovriloj, tendoj kaj urĝbezonaj lumigaj instalaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688