中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Philip Craven: PHO estas la plej grandaj Handikapulaj Olimpikoj en la historio de la Handikapulaj Olimpikoj
2008-09-19

    Vespere de la 17-a de septembro Philip Craven, prezidanto de la Internacia Handikapula Olimpika Komitato, faris parolon en la ferma ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj (PHO). Li laŭdis, ke PHO estas la plej grandaj Handikapulaj Olimpikoj en la historio de la Handikapulaj Olimpikoj. Li esperis, ke ĉiuj sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj portos la spiriton de PHO al ĉiuj lokoj de la mondo por kuraĝigi pli da homoj partopreni en sportado, amikiĝi kun aliaj kaj bruligi sian animan fajron. Philip Craven deklaris fermon de PHO kaj alvokis handikapitajn gesportistojn el diversaj landoj kaj regionoj renkontiĝi en Londono post 4 jaroj. Fine li diris en la ĉina lingvo: "Dankon al Hongkong! Dankon al Qingdao! Dankon al Pekino! Kaj dankon al Ĉinio!"

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688