中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Frenezulo por la Olimpikoj" Chen Guanming
2008-09-05

    "Eklaboru!" Frumatene, je tiu krio la 53-jara kamparano Chen Guanming el Xuzhou de Jiangsu-provinco puŝis sian "doman triciklon" kaj tiamaniere komencis sian laboron kiel kutime.

 

    Sur la trotuaro antaŭ la "Birdnesto" Chen Guanming jen kaj jen haltigis sian triciklon por kolekti la cigaredstumpojn, paperpecojn kaj aliajn kaj metis ilin en sian sakon.

 

    "Mi scias, ke mi mem ne povas kolekti ĉiujn forĵetaĵojn. Se ĉiuj homoj faros tion kiel mi, la medio estos pli bona. Ĉu ne?" Chen Guanming diris, ke la medioprotektado, pureco kaj civilizita agado estas simbolo de urba aspekto kaj li volas influi ĉiujn proksimulojn per sia konduto.

 

    Efektive, post la jaro 2001 kiam Pekino gajnis rajton gastigi la Olimpikojn, Chen Guanming komencis sian agadon "Vojaĝi tricikle tra la lando por la Pekinaj Olimpikoj". En la pasintaj 7 jaroj li atingis 31 provincojn, municipojn, aŭtonomajn regionojn, Hongkong kaj Makaon, vojaĝinte pli ol 65 mil kilometrojn kaj preteriris pli ol 1100 urbojn. En julio de 2008 li atingis Pekinon kaj komencis sian laboron kiel volontulo de la Olimpikoj: kolekti forĵetaĵojn ĉirkaŭ la Nacia Stadiono de Ĉinio. Eluzinte 18 parojn da ŝuoj kaj ŝanĝinte 16 pneŭojn dum la vojaĝo Chen Guanming estis nomata "frenezulo por la Olimpikoj".

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688