中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Skizo de Olimpikaj ĉampionoj (IV)
2008-09-05

    Liu Chunhong,"karikaturista" halterlevisto

 

    La 13-an de aǔgusto Liu Chunhong ne nur defendis sian Olimpikan ĉampionecon, sed ankaǔ kvinfoje rompis tri mondajn rekordojn en konkurso de la 69-kilograma virina halterlevado.

   

    Trejnisto Ma Wenhui diris, ke kiel "plej bona sportisto en la centjara halterlevado" elektita de la Internacia Halterlevada Federacio, Liu estis naskita por halterlevado, ĉar en la aĝo de dek jaroj ŝi povis levi 85-kilograman objekton.

 

    Liu estas kvankam dominanta kun movoj rapidaj kaj lertaj sur konkursejo, tamen en ĉiutaga vivo ridema kaj modesta kun vastaj hobioj, ŝi amas precipe pentradon, brodadon kaj popmuzikon. En la halterleva teamo de Ĉinio Liu estas fama pro karikaturado. "Mi karikaturas en libera tempo, precipe figurojn el animaciaj filmoj," diris Liu.

 

    Trejnisto Ma rakontis interesan rakonton: "En la antaǔlasta jaro ŝi promesis donaci al mi broditan ĉevalon. Mi longe atendis, kaj finfine ŝi tion elfaris unu jaron poste kaj donacis al mi en mia naskiĝtago. Malgraǔ ĉio la brodaĵo estas bonega."

 

    He Kexin, reĝidino de ŝtupa paralelo

 

   

"Svetlana Khorkina estas mia idolo. Mi ŝatas ŝiajn belajn kaj malpezajn movojn sur ŝtupa paralelo." La 18-an de aǔgusto 16-jara ĉina sportistino He Kexin staris sur la premi-dona podio, venkinte Nastia Liukin per 0.1 poento pli multe ol la lasta.

 

    He estas firma kaj persistema. Shang Chunyan, ŝia instruisto, kiu enkondukis ŝin en gimnastikon, konigis: "Mi neniam vidis He plori. Kiam ŝi falis de sur paralelo, frotvundiĝis ŝiaj manoj aǔ ŝiaj movoj estis malbone faritaj, ŝi ne ploris, tamen ŝi tiam havis fortan deziron perfekte planumi la movojn." Sed kiam ŝi staris sur la plej alta podio, ŝiaj okuloj malsekiĝis. "Ĉampioneco estas granda surprizo por mi, ĉar mi neniam pensis pri tio." La reĝidino de ŝtupa paralelo kun alteco de 1.42 metroj estis unu el la plej malaltaj sportistoj en la ĉina delegacio.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688