中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Banĉen Erdini la 11-a vizitis "Ekspozicion de Mil Tangka-oj* pri Gesar" dum la Pekinaj Olimpikoj
2008-08-29

    La 13-an de aŭgusto Banĉen Erdini la 11-a vizitis en Pekino la "Ekspozicion de Mil Tangka-oj pri Gesar".

 

    Dum la vizito, Banĉen Erdini la 11-a rigardis ĉiun pentraĵon, atente aŭskultis klarigon de laborantoj kaj spektis prezentadon de kantoj kaj dancoj "Gesar". Post vizito Banĉen Erdini la 11-a diris, ke la ekspozicio bone montras la enhavon de la tibeta elstara epopeo "Gesar" kaj tangka-a arto, kaj laboremon kaj saĝon de la tibeta popolo kaj ĝian helpemon al la malfortuloj kaj neflekseblecon antaŭ la fortuloj. La ekspozicio ankaŭ elmontras gravajn fruktojn de la ĉina registaro en savado, protektado kaj disvolvado de elstaraj tradiciaj tibetaj kulturoj.

 

    "Gesar" estas epopeo formita surbaze de antikvaj tibetaj mitoj, legendoj, poemoj kaj proverboj. Ĝi reprezentas elstarajn fruktojn de la antikva tibeta kulturo kaj estas grava kontribuo de ĉina nacio al la homa kulturo.

 

    Tiu ĉi ekspozicio estas organizita kune de Ĉina Asocio por Protekti kaj Disvolvi la Tibetan Kulturon kaj la Garze-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan. Oni elektis por la ekspozicio pli ol 260 pentraĵojn pri la gravaj intrigoj de la epopeo.

 

    ----------------

 

    *Tangka-o estas tibetstila pentraĵo.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688