中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pekinon atingis alilandaj volontuloj por amaskomunikiloj dum la Pekinaj Olimpikoj
2008-07-30

de LIU SI

 

    La 10-an de julio 40 alilandaj volontuloj el la Universitato Newscastle por amaskomunikiloj dum la Pekinaj Olimpikoj subskribis sian nomon sur la promesletero de volontuloj. De tiam ili aliĝis al la volontula familio de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    Nun ĉiuj 292 alilandaj volontuloj por amaskomunikiloj atingis Pekinon kaj komencis servi al la Olimpikoj.

 

    Por levi la nivelon de servado por amaskomunikiloj dum la Pekinaj Olimpikoj, marte de 2008 la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj varbis eksterlande anglalingvajn studentojn de jurnalista fako el dek universitatoj kiel volontulojn por amaskomunikiloj dum la Olimpikaj Ludoj.

 

    Dum la Pekinaj Olimpikoj la volontuloj servos en ok konkursejoj, inkluzive de la Nacia Naĝ-centro Akvokubo, tablotenisa halo de la Pekina Universitato, kaj estos taskitaj por intervjui sportistojn post la konkursoj, rekte notante iliajn parolojn kaj sendante la notaĵojn al la Gazetara Centro de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    Inter la 1.2 milionoj da volontulo-kandidatoj por la du Olimpikoj troviĝas 22 mil alilandanoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688