中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kune okazos kolektado kaj stafetado de fajro de la Handikapulaj Olimpikoj
2008-07-24

    La 16-an de julio la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj publikigis, ke la kolektado kaj stafetado de fajro de la Handikapulaj Olimpikoj okazos en la Ĉiela Altaro de Pekino, la 28-an de aǔgusto. Poste la stafetado komenciĝos laǔ du linioj "epoka eleganto" kaj "ĉina civilizacio" en 11 urboj de 11 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, fine ili renkontiĝos en Pekino la 5-an de septembro.

    La linio "epoka eleganto" komenciĝos de la Ĉiela Altaro, tra Shenzhen, Wuhan, Qingdao, Dalian, kaj fine atingos Pekinon; la linio "ĉina civilizacio" startos de la sama loko, tra Tombejo de Huangdi, Xi'an, Hohhot, Changsha, Nankino, Luoyang, kaj ankaǔ ĝia celloko estos Pekino. Post tio la torĉo stafetados en Pekino ĝis la inaǔguro de la Handikapulaj Olimpikoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688