中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo
Inaŭguriĝis la Oka Tutlanda Sportkunveno de Nacimalplimultoj de Ĉinio

    Vespere de la 10-a de novembro inaŭguriĝis la Oka Tutlanda Sportkunveno de Nacimalplimultoj en Kantono, Guangdong-provinco. Ĝin ĉeestis ĉina vicĉefministro Hui Liangyu kaj gvidantoj de Guangdong-provinco.

    En la malfermo oni donis grandan artan prezentadon kun la titolo "eterna harmonio". Ĉi-foje estas historie la plej grandskala sportkunveno de nacimalplimultoj. Dum la naŭtaga kunveno 6381 sportistoj partoprenos en 15 konkursoj inkluzive de la tradicia lukto kaj uŝuo, kaj 149 prezentaj branĉoj.

    La sportkunveno okazas en ĉiu kvara jaro kaj ĉiuj ĝiaj konkursaj sportbranĉoj estas tradiciaj ludoj de la nacimalplimultoj de Ĉinio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688