中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina Sporta Teamo revenis de la 15-a Azia Sportkunveno

 En la mateno de la 17-a de decembro la Ĉina Sporta Teamo, kun abundo da fruktoj, revenis al Pekino de la 15-a Azia Sportkunveno. S-ino Chen Zhili, ŝtata konsilanto de Ĉinio, bonvenigis ilin en la Ĉefurba Flughaveno. Ŝi laŭdis la bonan konduton de la sportistoj en la sportkunveno kaj esperas, ke ili sin gardos kontraŭ aroganteco pro venko kaj kontraŭ deprimiĝo pro malvenko, kaj sin streĉos por la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

En tiu ĉi sportkunveno la Ĉina Sporta Teamo gajnis entute 165 orajn medalojn, 88 arĝentajn kaj 63 kuprajn, kaj okupis la 1-an lokon je la nombro de oraj medaloj kaj totala sumo de medaloj. Tio estas la 7-a fojo, ke la Ĉina Sporta Teamo sinsekve okupis la 1-an lokon je la nombro de oraj medaloj kaj totala sumo de medaloj ekde la 9-a Azia Sportkunveno en 1982.

 

 

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688