中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 15-a Azia Sportkunveno okazas en Daŭho

La 15-a Azia Sportkunveno okazas de la 1-a de decembro ĝis la 15-a en Daŭho, ĉefurbo de Kataro. La ĉina delegacio kun 647 sportistoj celas 7-afoje okupi la 1-an lokon, laŭ la nombro de oraj medaloj.

La sportkunveno, kun 424 disciplinoj el 39 sportoj, tiras al si 12 mil sportistojn kaj oficistojn el 45 landoj kaj regionoj de Azio. Duan Shijie, vicestro de la ĉina delegacio, diris, ke Pekino estas gastiganto de la olimpikoj de 2008, kaj ĉi-foje la ĉina delegacio penos akiri elstaran atingon kaj rolos kiel amika ambasadoro de la Pekinaj Olimpikoj de 2008.


(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688