中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Specialaj Olimpikoj malfermiĝis en Ateno
2011-06-27

 

    La 25-an de junio greka prezidanto Karolos Papoulias deklaris malfermiĝon de la Mondaj Someraj Specialaj Olimpikoj en la spektakla ceremonio en la Panathinaikon-stadiumo, la okazejo por la unua moderna Olimpikaj Ludoj en 1896.

 

    Preskaŭ 7500 atletoj el 183 landoj inkluzive de Ĉinio partoprenas en ĉijaraj Olimpikaj Ludoj, kiuj finiĝos en la 4-a de julio kaj okazas en pli ol 30 sportejo tra Ateno.

 

    De la 26-a la atletoj komencis konkursadojn en 22 sportoj, per tio ili sendis al la mondo la informon, ke homoj kun mensaj malsanoj povas fariĝi la valoraj de la internacia komunumo.

 

    La tri-hora ceremonio altiris al si grandan atenton pro la spektakla prezento de artfajraĵoj kaj pro simpleco de muziko kaj danca prezentado elĉerpita el antikvaj grekaj mitoj kaj kulturoj.

 

    La ceremonio startis per la muzika prezento de volontuloj kaj atletoj uzante antikvajn tipajn grekajn argil-urnojn kiel muzikajn instrumentojn. Ĉe la fino de la prezento ili ĵetis la argil-urnojn teren kun simbola signifo de disfaligo de la muro de diskriminacio kontraŭ intelektaj malkapablaj personoj.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688