La prezoj de agrikulturaj produktoj de Ĉinio altiĝis dum la pasinta semajno, anoncis marde la Komerca Ministerio de Ĉinio. La prezoj de porkaĵo kreskis je 4,8% dum la pasinta semajno kompare kun tiu en la antaŭlasta semajno, kaj tiuj de bovaĵo, kokaĵo kaj ŝafaĵo -- je 0,6%, je 0,5% kaj je 0,4% respektive. La prezoj de ok akvaj produktoj altiĝis je 1,2% kaŭze de kresko de la kostoj principe de transportado en somero. Male, la prezoj de faruno kaj rizo reduktiĝis je 0,2%, dum tiuj de ovoj altiĝis je 0,8% semajne kun la kresko reduktiĝinta je 0,7 punktoj de procento kompare kun tiu en la antaŭlasta semajno. La prezoj de ĉefaj legomoj malkreskis je 1,9% en la pasinta semajno, la malaltiĝo de la prezoj de legomoj daŭris dum sinsekvaj kvar semajnoj pro abundo en liverado. La prezoj de minaĵoj, konstruaj materialoj kaj kaŭĉuko estis levitaj respektive je 0,6%, 0,3% kaj 0,1%, dum tiuj de produktoj kemiaj, nefera-metalaj kaj ŝtalaj -- malaltigitaj. La prezoj de manĝaĵoj ludas gravan rolon en la kalkulo de la indico de la prezoj al la konsumado, kaj la ĉefa indikilo de la inflacio registris en majo la kreskan rekordon je 5,5% en 34 monatoj jare. (el http://french.news.cn/economie) Redaktoro: Wang Lihua |