中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
1100-jaraj freskoj debutis en Ĉinio
2011-06-22

 

    La 20-an de junio, Ĉinio unuafoje eksponis en la nove funkciigita ekpozicia halo de la Shaanxi-a Historia Muzeo freskojn kun historio de minimume 1100 jaroj elterigitajn el tomboj en nordokcidenta Shaanxi-provinco de Ĉinio.

 

    Cheng Jianzheng, kuratoro de la muzeo, diris, ke estas la unua fojo por la muzeo eksponi freskojn de Tang-dinastio (618-907), ĉifoje eksponiĝis 97 pecoj da freskoj trovitaj el tomboj de imperiestraj familianoj, inkluzive de tiuj de princoj kaj princinoj.

 

    La freskoj estis pentritaj sur muroj de imperiestraj palacoj, loĝejoj de aristokratoj, temploj, grotoj kaj sur tiuj de tomboj de antikva Ĉinio.

 

    Cheng diris, ke la plej parto de la freskoj en tomboj kaj subteraj grotoj estis bone konservitaj, kaj kelkaj aliaj sur muroj de lign-ter-strukturaj konstruaĵoj surteraj -- kadukintaj kun la konstruaĵoj aŭ eroziitaj pro ŝanĝema temperaturo kaj humideco.

 

    Cheng diris, ke la freskoj estas eksponataj en la temperatur-humidec-regata ĉirkaŭaĵo por garantii la prezervan kvaliton.

 

    Arkologoj diris, ke la plej parto de la freskoj estis elterigitaj el tombkeloj, tiuj freskoj registris la ĉiutagan vivon de la tomb-posedanto kaj estis funebraj oferaĵoj enterigitaj kun la mortinto .

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688