中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Astronoma malkovro: masivaj nigraj truoj estis komunaj en la unuaj tempoj de la universo
2011-06-21

 

    Uzante X-radian bildon respondan al ĝis nun ankoraŭ neniam atingita profundeco, astronomoj trovis la unuan pruvon direktan, ke la masivaj nigraj truoj estis komunaj en la debuto de la universo.

 

    La malkovro farita de Chandra, la satelito servanta al X-radia spaca observatoro de NASA (la nacia aernaŭtika kaj spaca administracio de Usono), montras ke la tre junaj nigraj truoj disvolviĝis pli aktive ke oni ne kredis antaŭe, funkciante kune kun iliaj ĉefaj galaksioj kaj dikiĝante kune kun ili.

 

    Direktante la teleskopon Chandra al porcio de la ĉielo dum pli ol ses semajnoj, la astronomoj akiris bildon pri tio, kion oni nomas per le Champ profond de Chandra Sud (la profunda kampo de Suda Chandra). Kombinitaj kun optikaj kaj infraruĝaj bildoj akiritaj kun helpo de la spaca teleskopo Hubble de NASA, la novaj donitaĵoj de Chandra permesis al la astronomoj priesplori la nigrajn truojn en 200 tre malproksimaj galaksioj, kiuj ekzistas 800-950 milionojn da jaroj post kreo de la universo.

 

    “Ĝis tiam, ni havas nenian ideon pri la maniero, per kiu la nigraj truoj evoluis en la unuaj galaksioj, ni eĉ ne scias ĉu ili ekzistas,” montris Ezequiel Treister el la universitato Hawaï, ĉefa aŭtoro de la studo publikita en la pasinta jaŭdo sur la ĵurnalo Nature (Naturo). “Nuntempe, ni scias, ke ili estas tie, kaj ke ili disvolviĝas en maniero tre aktiva,” li aldonis.

 

    “Ŝajnas, ke ni trovis la tutan novan loĝantaron de beboj nigraj truoj,” plikarigis komuna aŭtoro Kevin Schawinski el la universitato Yale, “Ni pensas, ke tiuj beboj disvolviĝos kun faktoro multiplikanta ĉ. cent aŭ mil, por finfine fariĝi gigantaj nigraj truoj, kiujn ni observas hodidaŭ, preskaŭ 13 miliardoj da jaroj poste.”

 

(el http://french.news.cn/science/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688