中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La unua azia centro de la teknologioj pri venta energio ekfunkciis en la urbo Tianjin
2011-06-16

 

 

    La unua azia centro de la teknologioj pri venta energio ekfunkciis lunde en la urbo Tianjin, norda Ĉinio, kiu estas specialigita por provo de padeloj de venta energio.

 

    La centro de la teknologioj pri venta energio apartenas al la SGS-CSTC Standards Technical Services Co. Ltd. (tekniko-serva kompanio limigita nome SGS-CSTC) -- kune investita entrepreno de la China Standard Technology Development Corporation (nome ĉina teknologio-disvolva korporacio), subtenata de la registaro, kaj de la grupo SGS sidanta en Svislando. La centro situas en la Binhai-a Nova Areo, Tianjin, kiu gastigas ĉ. 30 ĉinajn kaj alilandajn fabrikistojn de venta energio.

 

    Chris Kirk, la unua plenuma direktoro de la grupo SGS, deklaris ke la venta energio devus superi la nuklean energion por fariĝi la tria pli grava resurso de energio en Ĉinio.

 

    Laŭ Chris Kirk, en la mondo estas malpli ol 10 centroj por provo de padeloj de venta energio, kiuj povas respondi al la ĝeneralaj normoj internaciaj.

 

    "La centro de SGS en Tianjin liveros servojn pri aŭtentikigo de la entreprenoj de padeloj de venta energio, levos la esploran nivelon tiukampe kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de la ĉinaj entreprenoj specialaj por venta energio," asertis Richard Shentu, direktoro de la administracio de la ĉina filio de SGS-CSTC.

 

    La centro kovras surfaco-amplekson de ĉ. 10 mil kvadrataj metroj, kun la totala investo de 70 milionoj da juanoj (ĉ. 10.8 milionoj da usonaj dolaroj).

 

(el http://french.news.cn/economie/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688