中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
2011-06-14

 

    Pasintjare 19 provincoj kaj municipoloj de Ĉinio per 659 milionoj da usonaj dolaroj subtenis la disvolvon de medicinaj aferoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

 

    La 13an de junio la ĉina san-ministro Chen Zhu diris, ke 19 elektitaj regionoj inkluzive Pekinon kaj Guangzhou-on subtenis 265 medicinajn projektojn en Xinjiang inkluzive la bazan konstruadon, medicinajn instalaĵojn, kaj trejnadon al la medicinistoj.

 

    Tiuj medicinaj projektoj estas parto de la ŝtata plano "para helpanto" por subteni mediciajn aferojn en Xinjiang lanĉitaj en marto de 2010 inter la 19 provincoj kaj municipoj de Ĉinio.

 

    Chen diris, ke la subtenantaj provincoj kaj municipoj sendis entute 700 medicinajn fakulojn kaj administrajn grupojn al Xingjiang por trejni milojn da laborantoj kaj ili en tiu regiono kuracis 200 000 personojn. Li diris, ke la Ĉina Ministerio de Sano kaj la Ŝtata Administracio de la Tradicia Ĉina Medicino asignis 2.8 miliardojn da juanoj kiel specialan investon por disvolvi medicinajn aferojn en Xinjiang, tio je 39% kreskis kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Li ankaŭ urĝis, ke la plua subtenado donu al tiu kampo de Xinjiang, speciale por reformado de medicina sistemo kaj trejnado al la medicinaj laborantoj.

 

    En la kunveno pri "Paraj helpantoj" por Xinjiang okazigita en Pekino lastmonate, la centra registaro promesis, ke la registaro plue akcelos disvolvon en la okcidenta regiono, kaj prenos la plibonigon de la vivo de tieaj loĝantoj kiel ĉefan taskon.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688