中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinoj celebris la Drakboatan Feston
2011-06-08


Drakboata konkurso 
 
 
Oni faras Zongzi-ojn.
 

La virino pendigas la artemizian bukedon ĉe la pordo por preventi epidemiojn.  

 

    La 6-a de junio de 2011, la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro, estas la ĉina tradicia Drakboata Festo alinome Duanwu-festo, kiu en 2009 estis enlistigita en la Liston de la Monda Nemateria Kultura Heredaĵo de UNESKO .

 

    En tiu tago ĉinoj havas kutimon prepari kaj manĝi Zongzi-ojn, kiuj estas faritaj el glueca rizo kaj volviĝis en bambuaj aŭ fragmitaj folioj en piramida formo. Tia kutimo estas por memorigi la tre faman ĉinan patriotan poeton Qu Yuan, kiu sin dronis en 277 a. K en Miluo-rivero de suda ĉina provinco Hunan. Por protekti lian korpon kontraŭ fiŝronĝado oni en tiu tago per bambuaj kaj fragmetaj folioj volvis Zongzi-ojn, post vaporkuirado ili ĵetis Zongzi-ojn veturante per boatoj en la riveron. Tial venis la kutimoj pri preparado de Zongzi-oj kaj drakboata konkurso en la festo.

 

    Fakte por ĉinoj en la festo ankoraŭ troviĝas aliaj kutimoj, kiaj por ekzorco oni pendigas bukedon da artemizio, akoro, dahuriko ĉe la pordo, drinkas realgaran vinon k.s.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688