中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Singapuro okazigos la Duan Ĉinan Filman Festivalon
2011-05-13


Afiŝo de la filmo Profundeco en Nuboj 

 

    La 10-an de majo oni informiĝis de la Disvolva Administracio pri Amaskomunikiloj de Singapuro, ke Singapuro okazigos kvin-tagan Ĉinan Filman Festivalon ekde la 6-a de junio. La festivalo inaŭguriĝis per la filmo Profundeco en Nuboj, kiu estis reĝisorita de Liu Jie, la filmo kun la ama rakonto okazinta en malproksima montaro gajnis kvar premiojn en la 13-a Ŝanhaja Internacia Filma Festivalo pasintjare. Kaj aliaj filmoj estos La Pianoen la Fabriko, Piedirado al Lernejo, La Sonĝode Jinsha kaj de Zhang Yibai reĝisorita Eterna Momento.

 

    La festivalo estas organizita de la Disvolva Administracio pri Amaskomunikiloj de Singapuro kaj la Filma Buroo sub la Ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido kun celo de plifortigado de filma interŝanĝo inter la du landoj.

 

    Post la Ĉina Filma Festivalo en Singapuro, Ĉinio okazigos la Singapuran Filman Festivalon en 2012.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688