La 28-an de februaro, okazis la Profesia Alpa Skiada Ĉampioneca Konkurso de Ĉinaj Junuloj kaj Geknaboj en la urbo Altay de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio kaj ĝin ĉeestis ĉ. 60 trejnistoj kaj geskiistoj el Heilongjiang-provinco kaj Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio kaj Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La ĉampioneca konkurso havas du kategoriojn de junula grupo kaj geknaba grupo, kaj la konkursaj disciplinoj inkluzivas viran grandan slalomon, kaj virinan grandan slalomon, viran slalomon kaj virinan slalomon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |