中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Festivalo de la Ĉina Kino en Francio
2011-01-30


Festivalo de Ĉina kino en Francio 

 

    Merkrede, la 26-an de januaro 2011 komenciĝis en Parizo la Festivalo de la Ĉina Kino en Francio (FCCF), kun unua filmo: La vengeance de Sophie ("La venĝo de Sofi"非常完美)

 

    Ĉu vi konas tiun filmon ? Ĉu vi spektis ĝin ?

 

    La franca titolo, "La vengeance de Sophie" (" La venĝo de Sofi ") estas francigo de la angla titolo "Sophie's revenge" sed ŝajne ne de la ĉina titolo 《非常完美》...Vidu la film-anoncon:

 

    http://www.youtube.com/watch? v=6fApl-99pHI

 

    http://v.youku.com/v_show/id_ XMTE0NDMzNTcy.html

 

    http://v.youku.com/v_show/id_ XMTA5MDĉMzY0.html

 

    Ŝajne la ĉina titolo estas alia: Ĉu "Perfekta" ? Ŝajne estas "Tre perfekte". Al la spektintoj de la filmo :

 

    Kion vi opinias pri ĝi ?

 

    Al mi plaĉis.

 

    Estis la unua romantika komedio el Ĉinio, kiun mi vidis, mi kredas!

 

    Estis tre amuze kaj ankaŭ romantika. Laŭ unu ĉinino, kiu spektis la filmon, estas kelkaj scenoj inspirataj de "Amélie Poulain". Bedaŭrinde mi ne povas konfirmi, forgesinte tiun ĉarman filmon, kun 2 tre belaj aktorinoj, Zhang Ziyi, Fan Bingbing

 


La venĝo de Sofi 

    Laŭdire la aliaj aktoroj ankaŭ estas konataj en Ĉinio: He Rundong, Su Zhixie, Yao Chen, Lin Xinru

 

    Kaj estis por mi bone vidi finfine alian filmon ol aventur-aŭ aŭtor-filmo el Ĉinio. Komedio, kiu laŭdire estis tre sukcesa en Ĉinio.

 

    Hodiaŭ, ĵaŭde la 27-an de januaro 2011 estis "Le soleil se lève aussi" ("La suno ankaŭ leviĝas", 太阳照常升起)

 

    Mi malpli ŝatis. Estis tro komplika filmo. Mi devas konfesi, ke mi ne ĉion komprenis. Du rakontoj estas rakontataj en la filmo, kiu dividiĝas je partoj. La reĝisoro ĉeestis. Estis eksterordinaro montrado do. Ŝajne li estas tre fama kaj ŝatata de ĉinoj, konsiderante, ke la kinejo estis plenplena, restis neniu libera loko. La salono estas ĉ. 120-seĝa. Proksimume 90% de la homoj estis ĉinoj. Nekredebla momento je la fino: multaj ĉeestantoj (kaj eble ankaŭ homoj el ekstero) ekstaris kun fotilo kaj fotadis la alvenintan reĝisoron, kun amuza, holivudeca nomo: Jiang Wen, kiu prononciĝas tre simile al la fama usona aktoro.

 

    Estis tiam tempo por demandoj-respondoj. Estis tre malagrable al mi. Plej multaj demandoj estis en la ĉina, multaj el ili daŭris tre longe, kaj traduko al la franca venis tre malfrue. Mi ne sentis min en Francio.

 

    Unu el la demandoj estis interesa kaj fakte strategia: kiel fari por ke estu pli multaj francaj filmoj spekteblaj en Ĉinio kaj ĉefe -- kion nin interesas ĉi tie en Francio - pli multaj ĉinaj filmoj en Francio.

 

    Unu respondo de Jiang Wen al la publiko, plej parte ĉina, estis: malpli multe elŝutu la filmojn prirate ! Alia respondo, supozeble certa, estis: post la filmo iru manifestacii sur la aveno Champs-Elysées (ĉe kiu estas la kinejo, kie estis montrita la filmo)! Estas vere bedaŭrinde, ke tiom malmultaj ĉinaj filmoj estas spekteblaj kineje en Francio. La malmultaj montrataj estas aventur-, histori-filmoj. Mi ne scias, dank'al kio tiuj sukcesas dum plej multaj, kvankam sukcesegaj en Ĉinio, ne alvenas al Francio.

 

(Kontribuo de Aleks Kadar)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688