中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio
2010-12-21


Estraro kaj gastoj de Tianjin-a Jarkunveno 

 

    Invitite de s-ro Han Zuwu, prezidanto de TEA, mi kaj fraŭlino Zhang Xiaotong (Elena) en la 12-a de decembro partoprenis en la Jarkunveno de Tianjina-Esperanto-Asocio.

 

    Ni atingis la sudan stacidomon de Pekino per taksio kaj mi kun admiro vidis la konstruitan en 2008 stacidomon.

 


Suda stacidomo de Pekino- interne

 


Aparato por aĉeto de biletoj (dekstre)

 

    Bonvenigis nin ĉe la Tianjin-a stacidomo s-ino Liu Jun, sekretario de TEA kaj s-ro Han Zuwu, kiuj tuj afable invitis nin tagmanĝi en restoracio ''Kafo tempo'' (angle Coffee time). Niaj gastigantoj antaŭmendis manĝaĵojn en eŭropa stilo por ni, ĉar jam de 3 monatoj mi estas en Ĉinio kaj laŭ ili, mi jam sopiras ties guston. En amika konversacio ni priparolis niajn travivaĵojn post mia antaŭa vizito en Tianjin en majo 2006.

 


Liu Jun, Elena, Han Zuwu kaj Ivanka en restoracio ''Kafo tempo'' 

 

    La Jarkunveno de TEA okazis en la oficejo de "Tianjin-a Federacio de socisciencistaro". Tuj post nia alveno ni estis bonvenigitaj de Tianjin-aj studentoj, kiuj nun lernas Esperanton.

 


Fotiĝo kun Tianjin-aj studentoj

 

    En la Jarkunveno partoprenis pli ol 70 esperantistoj. S-ro Hao Weining prezentis la gastojn: s-ro Li Zuguang, sekciestro de societoj de Tianjin-a Federacio de Sociscienca Rondo (TFSR), direktoro de Internacia Vizaĝbeliga Lernejo s-ino Chen Hua, Ivanka Stoyanova kaj Elena Zhang, redaktoroj de El Popola Ĉinio.

 


Ivanka kaj s-ino Luan Huiqin amike babilas

 

    La prezidanto de TEA Han Zuwu tre detale resumis la laboron de la Asocio en 2010 kaj ankaŭ prezentis la laborplanon por 2011 kaj la E-tekston estis legebla sur ekranmuro. Krome, ĉar en la salono partoprenis gastoj kaj studentoj, ankoraŭ ne tiel spertaj en la lingvo-uzado li legis ĉion ankaŭ ĉinlingve.

 


Han Zuwu raportas 

 

    La finita laboro de TEA dum 2010 laŭ mi estis sufiĉe vasta kaj bona. La strata propagando farita de Liu Jun kaj Han Zuwu estas instrua ekzemplo kiel varbi esperantistojn. Multaj eksterlandaj esperantistoj vizitis Tianjin dum 2010 kaj estis varme akceptitaj. Granda evento estos la 1-a Seminario pri instruado de Esperanto inter la sekcioj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kiu okazos en aŭgusto 2011 en Tianjin.

 

    Okazis ankaŭ honorigado de tri elstaraj membroj de TEA.

 

    S-ro Xue Youlin -- pro lia fruktodona laboro, lernigi al junuloj Esperanton kaj varbi novajn junajn membrojn de la Asocio.

 

    S-ino Liu Jun -- pro ŝia organizado de Esperanto-kursoj kaj multaj faroj por la Asocio.

 

    S-ro Han Dagiang- pro lia laboro precipe pri financaj aferoj de la Asocio.

 

    Ĉiuj honorigitaj aktive partoprenis en la ĉiumonata Esperanto-salono. Ili ricevis diplomojn kaj librojn.

 

    La partoprenantoj atente aŭskultis la prelegojn kaj aktive esprimis siajn opiniojn kaj precipe ili dankis al la Estraro pri la sufiĉe bona laboro en 2010. Ĉiuj parolis sufiĉe bone, klare kaj glate Esperanton. S-ro Wan Youlun proponis instrui al mi la ĉinan lingvon kaj donacis al mi "Esperanto- Ĉina Vortaron" kaj belajn bildkartojn.

 

    Dum la kunveno prelegis s-ro Gao Chengyuan, Liu Jun -- ''Pri la signifo kaj funkcio de Esperanto'', Han Zuwu -- ''Kiel altigi E-nivelon de ĉinoj'', Ivanka Stoyanova -- ''Esperanto en mia vivo''.

 


Gao Chengyuan prelegas 

 


Liu Jun prelegas 

 


Ivanka prelegas 

 

    Mirinde multaj demandoj estis post mia prelego. Studentoj interesiĝis kiel kaj kie ili povus lerni Esperanton rete, amikiĝi kun esperantistoj de aliaj landoj ktp. Multaj demandis pri la vivo en Bulgario kaj Eŭropo, pri miaj E-vivo kaj laboro en Ĉinio.

 


Studentino prelegas 

 

    Parolis ĉinlingve nur s-ro Li Zuguang, kiu ofte finance subtenas la asocion.

 


Parolas s-ro Li Zuguang

 

    Dum mia restado en Tianjin mi estis tre feliĉa, ĉar mi denove renkontiĝis kun Li Yusheng, kun kiu mi korespondas jam pli ol 20 jarojn. Li estas profesoro, ankoraŭ instruas al la studentoj kaj ankaŭ estas profesia pentristo. Dum nia korespondado li ofte sendadis al mi ĉiuj numeroj de la papera revuo El Popola Ĉinio.

 


Li Yusheng kaj Ivanka, korespondantoj de pli ol 20 jaroj

 

    Dum la kunveno multaj esperantistoj subskribis Nov-jaran poŝtkarton al la 90-jara s-ro Heinz Schindler el Germanio, kiu estas bona amiko de Tianjin-aj esperantistoj kaj multfoje finance subtenis esperantistojn kaj la asocion.

 

    La estraro de TEA regalis siajn membrojn en restoracio ''Or-Heinz''. En la festa vespermanĝo partoprenis pli ol 20 esperantistoj, kiuj parolis nur Esperanton, ofte fotiĝis kaj tostis.

 

    Konklude, mi sincere diros, ke mi estis tre kontenta de mia renkontiĝo kun Tianjin-aj esperantistoj, kiuj vere multe agadis en la E-kampo en 2010 kaj preparis vastan programon por 2011. Mi elkore deziras al ili daŭrajn sukcesojn. Mi jam de nun revas pri nova renkontiĝo.

 


"Je via sano" - en restoracio ''Or-Heinz''

 


En restoracio ''Or-Heinz'' 

 


Li Yusheng, Ivanka 

 


Ivanka kun ĉinaj amikinoj  

 


 Li Yusheng, Ivanka, Han Zuwu





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688