中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
E-forumo en Pekino en 2010
2010-12-20

de LI JIANHUA

 

 

    Posttagmeze de la 18-a de decembro, okazis en Pekina Normala Universitato Esperanto-forumo organizita de Pekina Esperanto-Asocio. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 30 esperantistoj.

 

 

    Dum la forumo, Li Jianhua, tradukisto de la redakcio de El Popola Ĉinio, faris prelegon en la titollo “Novaj amaskomunikiloj kaj Esperanto-movado”, kiu ĉefe konigis la amaskomunikilojn aperintajn lastatempe en interreto, kaj ankaŭ donis sian proponojn pri ĉina E-movado kaj tiu E-forumo.

 

 

    Laŭlum, fama tradukisto de Ĉinio, kiu gajnis lastatempe Dumvivan Honoran Premion pri Tradukado de Ĉina Tradukista Asocio, prelegis pri tradukado de antikvaj ĉinaj klasikaj verkoj. Dum sia prelego, li prezentis la tradukan arton kaj aliajn flankojn pri tradukado.

 

 

    Zhou Liuxi, profesoro de Pekina Normala Universitato kaj fama esperantisto de Ĉinio, prelegis ankaŭ pri tradukado sed ĉefe pri traduka maniero pri ĉinaj noveloj.

 

 

    Hou Zhiping, eksa vicestro de El Popola Ĉinio, prelegis pri frua E-movado de Pekino. Post du-monata serĉado en multaj dokumentoj, li trovis ke la unua esperantisto de Pekino estis Lin Zhenhan, kaj la unua E-organizo -- Esperanta Instituto de Pekino, fondita de la Ĉina Socia Partio, krome, li ankaŭ prelegis pri aliaj aferoj pri frua E-movado de Pekino.

 

 

    Wang Yanjing, vicestro de la Pekina Esperanto-Asocio, prezidis la forumon kaj li ankaŭ konigis ke la memora kunsido por la 30-a datreveno de fondo de Pekina Esperanto-Asocio okazos en la 22-a de januaro de 2011.

 

Redaktoro:Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688