中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 84-a SAT-Kongreso okazos en Sarajevo
2010-12-20

    La 84-a SAT-Kongreso okazos de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto de 2011 en Sarajevo, ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino.

 

    Tutmondajn samideanojn atendas la kongresa urbo Sarajevo, urbo de kulturo, kie renkontiĝas la Oriento kaj la Okcidento, tiu de religio, kie kunekzistadas je distanco de nur cent metroj ĉefpreĝejoj de kvar grandaj mondaj religioj, la “eŭropa Jeruzalemo”, tiu de la moderna eŭropa historio, en kiu la atenco en 1914 komencigis la unuan mondmiliton kaj la sieĝo en 1995 finis la tragikan flankon de la 20-a jarcento, kaj tiu de turismo kun multaj vizitindaj monumentoj, tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.

 

    Por havigi la aliĝilon iru al: http://satesperanto.org/IMG/pdf/sat_kongreso84_2011_Aligxilo_mod3.pdf.

 

(el Satesperanto.org)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688