中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zamenhof-taga saluto por 2010 - pli ol belaj vortoj!
2010-12-17

 

    Hodiaŭ, antaŭ 151 jaroj naskiĝis la kreinto de nia lingvo. Tra la mondo en lokaj kluboj, landaj sidejoj kaj kulturaj centroj ni celebras tion. La festo en Budapeŝto okazis jam pasintan dimanĉon; multaj ILEI-anoj partoprenis kaj ĝia prezidanto salutis nome de la Ligo. Ni nun amplifikas tiun saluton kaj dissendas ĝin tra la mondo.

 

    La plej konkreta maniero celebri tiun datrevenon estas bonigi kaj intensigi la diskonigon kaj instruadon de la lingvo, kiun Zamenhof konfidis al ni. Tial, la saluto en Budapeŝto inkluzivis informojn pri projekto, kiun ILEI lanĉas: 'Esperanto125'. Tio baziĝas sur la sekva signifa datreveno - supozeble la plej signifa de la sekvaj kvin jaroj - la 125-jara jubileo de la naskiĝo de Esperanto, pere de la aperigo de la unua Unua Libro en la 26 de julio, 1887. Ties jubileo okazos en tiu dato, meze de 2012. Ne tro fruas naski planojn inde celebri tion, ILEI jam de monatoj laboras pri tio. Ni havas projekt-dokumenton kaj liver-skemon kaj nun serĉas partnerojn, ĉar ILEI ne nepre deziras preni la ĉefan gvidan rolon en la iniciato.

 

    La esenco estas, ke ILEI kaj la partneroj pretigu kaj okazigu kursojn - retajn, ĉeestajn kaj miksitajn - en la periodo marto-julio, 2012. Tiuj kursoj havu 125 partojn, tiel ke lernantoj povu akiri bazan komunik-kapablon en la lingvo ene de 125 tagoj. Jen pli realisma celo ol tiuj, kiuj proklamas - pro motivoj diveneblaj - 'lernu la anglan en 30 tagoj!' La projekto altiros atenton de amaskomunikiloj pro tio, ke samtempe lernos kursanoj en multaj landoj, kaj havos eblojn rete interagi kaj eble eĉ (iugrade) renkonti unu la alian persone.

 

    Ni deziras al vi agrablan festadon de la Zamenhofa tago, kaj de ceteraj baldaŭaj festotagoj.

 

    Por ke ni pli inde festu estontajn Zamenhof-tagojn, ni petas vian apogon kaj invitas vian kunlaboron en la projekto 'Esperanto125', kiel ankaŭ en la cetera agado de ILEI.

 

Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.

Budapeŝto, la 15an de decembro, 2010

(Redaktoro: Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688