中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
KCE reprenas la delegon al TIETo
2010-12-14

    En dato 12 decembro 2010 Kultura Centro Esperantista reprenis sian delegon al Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando rilate la organizadon de lingvoekzamenoj, kadre de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC).

 

    Fakte KCE ("Institutional Affiliate" de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj - ALTE) estas la administranto de la LTSEC-lingvoekzamenoj, komisie de la Esperanta Civito, kun la rajto delegi aliajn subjektojn. Tian delegon KCE donis al TIETo ekde 2007 por la tuta nemediteranea Afriko.

 

    TIETo kontentige organizis (fakte nur en Togolando) kelkajn lingvotestajn sesiojn, kies tri rajtigitaj ekzamenantoj pruviĝis adekvate kapablaj kaj didaktike preparitaj. Tamen, malgraŭ la klaŭzo de ekskluziveco en la komune akceptita direktivo, TIETo preferas organizi ankaŭ alispecajn ekzamenojn, kaj specife krei propran.

 

    Por ne esti mem envolvita, eĉ se nerekte, en tiu malrespekto de la normo, KCE estis devigata repreni sian delegon al TIETo. La partnereco ĉesas sen konflikto, kaj ambaŭ establoj estas nek ŝuldaj nek kreditaj unu al la alia. Neniu el ili petas la intervenon de la arbitracia instanco, kaj ambaŭ gardas reciprokan respekton.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688