中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
TEK 2011 eblas mendi
2010-12-13

    Okaze de la 20-jara agado de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz - Klerigejo de AIS-Akademio Internacia de la Scienco kaj la 10-jara agado de Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz ESPERANTOTUR sukcesas eldoni la Turisman Esperanto-Kalendaron por 2011 (TEK-2011) post ok-jara paŭzo.

 

    Lasta TEK aperis por 2002 jaro, eldonita de MONDA TURISMO en Bydgoszcz. Bedaŭrinde la malgrandiĝo de Esperanto-turismo post 2001 pro terorismo en Novjorko kaj altaj -- pli ol dek mil USD pojare eldon- kaj dissendkostoj i.a. kaŭzis, ke MONDA TURISMO devis malfondiĝi. Dum lastaj jaroj la gvidadon de turisma Esperanto-agado transprenis ĉefe Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz. Tamen nun kalendarojn de la plej gravaj Esperanto-aranĝoj en la mondo publikigas ankaŭ Esperanto-Revuo de UEA, Eventoj kaj pluraj Esperanto-revuoj. Tial en Turisma Esperanto-Kalendaro ESPERANTOTUR publikigas nur vojaĝojn por Internaciaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj sendis al ESPERANTOTUR sufiĉe da informoj, kiel datoj, nomoj de la aranĝoj, lokoj kaj plej bonaj prezoj por grupoj. Se mankas prezoj ne eblas plani vojaĝojn. ESPERANTOTUR ne organizas vojaĝojn laŭ individua kotizsistemo - individuajn aliĝantojn kaj vojaĝantojn devas serĉi mem organizantoj. Aktuale ESPERANTOTUR publikigas en TEK-2011 pli ol 70 internaciajn Esperanto-vojaĝojn kun Esperanto-vojaĝgvidantoj esperante, ke Vi trovos por Vi kaj por Viaj amikoj interesajn celojn de vojaĝoj. Turismo estas vendado de revoj do realigu ankaŭ Viajn turismajn revojn en la jaro 2011. En la Turisma Esperanto-Kalendaro 2011 Vi trovos ankaŭ adresojn de Reprezentantoj de Internacia Klubo ESPERANTOTUR, de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj la plej gravajn kontaktadresojn pri studado kaj turismo nun en 125 landoj de la mondo. Ili povas esti utiliaj ankaŭ por Vi, ankaŭ adresoj de la Konsilio de Internacia Klubo ESPERANTOTUR - nun 16 membroj de la Konsilio. La Turisman Esperanto-Kalendaron por 2011 ESPERANTOTUR dissendas al 1000 poŝtaj adresoj en la mondo, pliajn 2000 kolorajn kovrilojn kun pollingvaj informiloj en Pollando kaj ĉ. 6500 al retadresoj en la tuta mondo el kio ĉ. 1500 en Pollando. Tiuj, kiuj volas ricevi perpoŝte la koloran 24-paĝan Turisman Esperanto-Kalendaron por 2011 kun libreto “Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo”, pagu al la bankokonto 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001 aŭ al UEA subkonto iktc-j po 5 EUR aŭ po 10 EUR por 3 kompletoj kaj kun aldonitaj koloraj Esperanto-mapoj de la mondo kaj de Eŭropo - respektive po 10 EUR aŭ 20 EUR por 3 kompletoj kun sendkostoj.

 

    Aldone ESPERANTOTUR sendas ankaŭ la lastan informilon pri studadeblecoj en Esperanto en Bydgoszcz en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, en Akademio Internacia de la Sciencoj AIS kaj en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. La ISTK-aliĝojn Vi povas ankaŭ utiligi por aliĝi al vojaĝoj de Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz. ESPERANTOTUR sendas ankaŭ kelkdek vojaĝprogramojn lige kun 96-a UK en Kopenhago, 47 Baltiaj Esperanto-Tagoj, 21-a Internacia Esperanto-Kongreso en BUSTENI, al sud-orienta Eŭropo, al IREM-2011 en Sete tra 15 landoj de Eŭropo kaj 10 vojaĝoj ĉirkaŭ la mondo kun 28 ISET, 43-a Korea kaj 98-a Japana Esperanto-Kongresoj.

 

    Se Vi volas esti aktiva en Internacia Esperanto-turismo venu por 36-aj Esperanto-Tagoj kaj 37-a AKB/AIS-Studad-Sesio en Bydgoszcz kun Ĝenerala Kunveno de Internacia Klubo ESPERANTOTUR dum 16-21 de aprilo 2011 por elekti novan Konsilion kaj plani Esperanto-turismon jam por 2012 jaro.

 

( ASci. Andrzej Grzębowski)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688