中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg
2010-12-13

La grupo de fondantoj: reprezentantoj de urbo Herzberg kaj la Esperanto-movado 




 

    Grava evento okazis la 3an de decembro: la fondo de Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg kun la sekva celo: subtenado de kulturaj, interkulturaj kaj internaciaj agadoj por la interkompreniĝo de popoloj en aŭ lige kun la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, por daŭre antaŭenigi la internacian lingvon Esperanton. La baza kapitalo atingis 30.000 €. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter. Pluaj estraranoj: Harald Mantz, Brian Moon, Otto Kern, Dirk Brömme.

 

    Membroj de la unua kuratoraro: d-ro Detlev sc. Blanke, Gian Carlo Fighiera, d-ro Rudolf Fischer, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Marika Frense, Ursula Zilvar, d-ro Wilfried Hinrichs, Harald Schicke, Michael Nienstedt, Gerhard Steiling. Detaloj pri konkretaj planoj, kontribueblo baldaŭ sekvos.

 

    Fotoj, gazetartikolo en nia albumo (http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=15237195) kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo (herzberg.de http://herzberg.de) Aktuelles,
Presse Esperanto (http://herzberg.de/magazin/artikel.php?artikel=1247&type=&menuid=377&topmenu=7)

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688