中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eventoj por la 15-a de decembro
2010-12-10

    Tre pozitivan kaj kuraĝigan efekton havis la pasintjara omaĝo de Google al d-ro Zamenhof, la 15-an de decembro 2009, okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo. Tio vekis scivolemon kaj interesiĝon de homoj, kies scio pri la Internacia Lingvo estis antaŭe malgranda aŭ nula.

 

    Novaj ŝancoj prezentiĝas tutmonde al ĉiu Esperanto-uzanto kaj -simpatianto por plilarĝigi la breĉon en la muro de silento, kiu ĉirkaŭas la Internacian Lingvon. Ĉiu povas trovi sian lokon en la eblecoj, kiuj prezentiĝas ĉi-jare. Restas semajno por prepari ion aŭ pripensi tion, kion oni povas fari ne nur tutmonde, sed ankaŭ loke. Oni pripensu ĉiun eventon aŭ eblecon sufiĉe meritoplena por kapti la atenton de informiloj.

 

    Parizo: Le Monde

 

    Dank' al s-ro Etsuo Miyoshi, kiu turneis en Francio por diskonigi la aferon: datreveno de la naskiĝotago de L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto, dupaĝa informreklamo aperos en la numero de la merkredo, la 15-an de decembro 2010 de la gazeto "Le Monde" (La Mondo) aĉetebla jam la antaŭan tagon ptm en Parizo kaj en kelkaj grandaj urboj. Necesos tiam montri tutmondan intereson pri Esperanto per poŝtaj leteroj kaj retmesaĝoj por ke la gazeto finfine komprenu, ke ĝi indas je vera informado, t. e. per artikoloj kaj reporteraĵoj. Ŝajnas ke nun la ŝancoj pligrandiĝas depost kiam Jean-Marie Colombani, subtenanto de la angla, ne plu estas ties direktoro.

 

    Novjorko: Simpozio

 

    Por celebrado de la nova biografio de d-ro L. L. Zamenhof kaj lanĉo de la memuaro tradukita el Esperanto fare de Tivadar Soros -- la patro de Paul kaj George Soros -- la Universala Esperanto-Asocio iniciatis simpozion, kiu okazos la 15-an de decembro ptm en Novjorko pri la temo "From Zamenhof to Soros: A Symposium" (De Zamenhof ĝis Soros).

 

    La programo:

 

    Esther Schor (Universitato de Princeton): "Zamenhof la estonteco";

 

    Ralph Dumain: "Esperanto, Vaŝingtono, kaj la mondo en 1910";

 

    Sam Green (filmreĝisoro, aŭtoro de "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movadoj): "Filmi Esperanton";

 

    Humphrey Tonkin (Université de Hartford): "Soros en Siberio".

 

    Konkludo kaj prezento de la libro;

 

    Detala programo kaj prezento de la prelegantoj en la angla:

 

    Reprezentanto de UEA ĉe UN, Neil Blonstein strebas inviti diplomatojn. Pluraj ambasadoroj jam respondis pozitive.

 

    La Zamenhofa Festo okazos en Taiwan

 

    Laŭ informo de Reza Kheirkhah, irana samideano en Taiwan-provinco de Ĉinio, la Zamenhofa Festo okazos sabate de la 18-a de decembro en la oficejo de la Pingtung-a gubernia ŝtato en suda Taiwan de Ĉinio.

 

    La festo daŭros 3 horojn kun riĉa kultura programo, kaj ĝi estos vere internacia. Reza kaj aliaj organizantoj antaŭvidas ĉirkaŭ 50 partoprenantojn el Taiwan de Ĉinio, Irano, Japanio, Usono, Sud-Afriko, Filipinoj k.a.

 

    Partoprenos en la programo:

 

    Grego Kay, kiu antaŭe loĝis en Taibei, prelegos pri Arizono kaj lia farmista vivo tie;

 

    Manlajo, pri Lernu-paĝaro, kiun ŝi prizorgas por Taiwan;

 

    Prof. Cho, emerita profesoro de la Mara Universitato en Taiwan;

 

    Kevin Shih, estro de la sola masaĝkliniko en la mondo, kie kelkaj parolas Esperanton;

 

    La programo de signa (aŭ gesta) lingvo, kiun gvidos surdulo kun interpreto de e-isto;

 

    Servo de masaĝo por partoprenantoj;

 

    Partopreno de viva muzikgrupo, kiu daŭre ludos inter programoj kaj dum paŭzo;

 

    Dum paŭzo, estos tempo por ekspozicio de Esperantaj libroj kaj gazetoj kaj similaj artikloj (libroservo), trinkado kaj manĝetoj...

 

    Bonvenaj estos kuraĝigaj mesaĝoj el la tuta mondo, kun eventuale montrindaj dokumentoj, fotoj, aŭd-vidaĵoj, desegnoj por la ekspozicio: rezamenhof @ yahoo.com.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688