中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
SANO-1
2010-12-10

    Pasigu la jarŝanĝon en bona etoso, en la belega, saniga Harz-montaro! Havu bonan sanon dum la tuta jaro! La nova kaj alternativa jarfina kaj jarkomenca seminario SANO-1 okazos inter 28.12.2010 - 02.01.2011 en Herzberg/Sieber, kuracloko en la bela Harz-regiono, Germanio.

 

    Vi spertos agrablan tempon en bona etoso en bela regiono. Cetere la partoprenkotizo vere malaltas. Bonvenon!

 

    Jen la alloga programo.

 

    -Vizito al la Monaĥejo Walkenried: interesa muzeo, ruinoj

 

    - Naĝado, saŭnumado en termobanejo Gollee en Bad Lauterberg

 

    - Migrado al la montarkabano "Grosser Knollen" (Granda Bulbo)

 

    - Eta promeno tra la Esperanto-urbo kun vizito de la kastelo muzeo kaj kafeja vizito

 

    - Silvestra festo (vespermanĝo en restoracio)

 

    - Vintraj promenoj en la bela kuracloko Sieber kaj en la pitoreska Harz-regiono

 

    - Informoj pri jogo (s-ino Barke)

 

    - Kelkaj jogo-praktikadoj (sub gvido de s-ino Barke)

 

    - Ĉu la vegetarana vivstilo estas sana? (Kurt Fischer)

 

    - Kiel teni siajn dentojn sanaj dum la tuta vivo? (Kurt Fischer)

 

    -Travivaĵoj en Afriko, grimpado sur Kilimanĝaro (Christof Krick)

 

    - Kial mi estas vegetaranino? (Irmgard Schneider)

 

    - Kreativeco kaj aktivado en la Esperanto-urbo Herzberg

 

    - Kuracado en la Harz-montaro, "Die Harzreise" von Heinrich Heine (Tradukis: Peter Zilvar)

 

    - Alternativaj temoj, ekz. "Alternativa aŭtomobilo", "Gazetara laboro kaj fotado", "Alternativoj por evoluigi la verdan soci(et)on" (Alfred Schubert)

 

    - Juna muzikisto el Koreio ludos gitaron kaj kantos (eble kun ni)

 

    - Ebla vizito al bierfarejo dependos de la entuta intereso kaj de la resttempo

 

    - Esperanto-kurseto laŭ Cseh- kaj naturmetodoj (Sabine Trenner)

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688