Lumo en vintro! Alvenis staĝanto el Koreio al la Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj pasigos ĉ. 2 monatojn en la Esperanto-urbo. Lia celo estas perfektiĝi en Esperanto, lerni la germanan kaj konatiĝi kun la multflanka laboro de la Esperanto-Centro.
Yoo (Esperanto-nomo: Lumo) per sia gitarludo tuj varmigis la koron de ĉeestantoj. Estis agrabla vespero! Jen kelkaj fotoj pri tio.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
Alveno al Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo
|
|
Akcepto en la Interkultura Centro Herzberg
|
|
Belaj gitarludo kaj kantado varmigas la koron de ĉeestantoj.
|
|
Agrabla vespero, amikiĝo!
| |