中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto
2010-12-09

 

    La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos "sidejo de la internacia Esperanto-komunumo". Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Mazara del Vallo en 2012 okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.

 

    La gazetara komuniko (pdf), publikigita en la retejo de la municipo la 22-an de novembro, esprimas kontenton pri la fakto, ke la "internacia kaj itala Esperanto-federacioj" elektis la urbon Mazara del Vallo por tie okazigi la "79-an mondan kongreson de Esperanto en aŭgusto 2012". La informo estas des pli surpriza, ĉar jam en januaro 2010 la estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Vjetnamio. La teksto pri la nova loko de la Universala Kongreso aperis ankaŭ en iuj lokaj novaĵ-retejoj, ekzemple Mazaraonline.it.

 

    La gazetara respondeculo de la municipo Mazara del Vallo en sia komuniko citas interalie reprezentanton de Itala Esperanto-Federacio, "Brunetto Cosmi", kiu laŭ li respondecas pri la organizado de la monda kongreso de Esperanto. Post iom da esplorado eblas konkludi, ke temas ne pri "Brunetto Cosmi" sed la konata itala esperantisto Brunetto Casini, kaj ne pri Universala Kongreso, sed pri la (efektive 79-a) Itala Kongreso de Esperanto, kiu ja okazos en Sicilio.

 

    Libera Folio kontaktis Brunetto Casini, kiu rakontis pri la efektivaj planoj - iom malpli fantaziaj, ol ŝajnas laŭ la gazetara komuniko, sed tute imponaj.

 

    - Unu el miaj nuntempaj taskoj en la movado estas organizi la ĉiujarajn italajn kongresojn de Esperanto. Prizorgante tiun taskon mi trovis taŭgan kongresejon por 2012 en Sicilujo, en la urbo Mazaradelvalo (Mazara del Vallo), malmultajn kilometrojn de la forte kreskanta flughaveno Trapani-Birgi. Pro tio mi devis kontakti la urban registaron kaj tuj mi trovis tie tre malfermitajn pordojn. Kiam mi atingis mem la urbestron, la tuja reago estis: "Jes, ni kunlaboros volonte al la sukceso de via kongreso, sed ni volas fari ion pli, ĉar ni tre konsentas kun viaj esperantaj idealoj, ekzemple igante nian urbon ia Centro de Esperanto por Italujo, aŭ eĉ por Mediteraneo."

 

    Delegacio de Itala Esperanto-Federacio estis favore akceptita de la municipaj aŭtoritatoj, kiuj nun planas ekspozicion pri Esperanto, okazontan tuj post la baldaŭa jarŝanĝo, kaj poste kurson pri Esperanto en la superaj mezgradaj lernejoj de la urbo. Krome estas proponata subteno por fondota Esperanto-centro, rakontas Brunetto Casini.

 

    - La urbo disponigos sidejon por laborigi volontulojn cele al plidetaligo de la projekto kaj al eltrovo kiel ĝin progresigi. Dum la trimonata tiea festivalo pri multkultureco, jam planata por julio-septembro 2011, pluraj spektakloj estos en Esperanto.

 

    Jam nun Itala Espranto-Federacio serĉas instruistojn por la planata kurso, kaj administran respondeculon por la tuta projekto.

 

    - Volontulojn ni decidis serĉi per Grundtvig, ĉar li, ŝi aŭ ili devos komence ĉefe scipovi instrui la lingvon. Sed certe estas intenco plani pli ambician projekton, ĉar surloke estas baze la volo ĝin subteni. Kaj por tio, sugestoj kaj ideoj estas bonvenaj. La laboro tie estas ankoraŭ konstruenda, sed la grundo por tio estas firma.

 

    En ĵus publkigita anonco (http://tejo.org/eo/node/1184) Itala Esperanto-Federacio klarigas, ke kompletaj kandidatiĝproponoj por la postenoj de instruistoj kaj administra respondeculo devas esti ricevitaj antaŭ la fino de februaro 2011. Kaze ke la projekto estos akceptita de la EU-instancoj, subvenciata laboro povos komenciĝi en aŭgusto 2011, unu jaron antaŭ la planata kongreso.

 

    - La peton al EU prizorgis la Esperantista entrepreno Kosmo, la sama kiu jam atingis EU-subvencion por seminario, okazonta kadre de la itala kongreso en Torino en aŭgusto 2011, klarigas Brunetto Casini.

 

(el http://www.liberafolio.org)

Redaktoro:Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688