中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
De Zamenhof al Soros: la simpozio
2010-12-08

    Kie kaj kiam: merkredon, la 15-an de decembro 2010, 2:30-5:00 p.m.; the Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, 2-a etaĝo.

 

    Se vi ŝatus partopreni, bv. kontakti la organizantojn ĝis la 10-a de decembro 2010: 212-687-7041 aŭ info@esperanto-un.org ; vi ankaŭ povas plenigi la retan formularon:
(https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium2010).

 

    En la programo: la festado de la nova biografio de L. L. Zamenhof kaj la prezento de la memuaro de Tivadar Soros, tradukita de Esperanto.

 

    L. L. Zamenhof, kiu naskiĝis antaŭ pli ol 150 jaroj kaj publikigis la Unuan Libron pri Esperanto en 1887, partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Vaŝingtono antaŭ ĝuste 100 jaroj.

 

    En 1924 Tivadar Soros, la patro de Paul kaj George Soros, publikigis sian memuaron pri la eskapo de la milit-prizono en Siberio. Li verkis ĝin en Esperanto.

 

    La programo enhavos la jenajn prezentaĵojn:

 

    · La estonteco de Zamenhof (Zamenhof’s Future), de Esther Schor, premiita aŭtoro, poeto kaj profesoro en la universitato Princeton;

 

    · Esperanto, Vaŝingtono kaj la Mondo en 1910 (Esperanto, Washington, and the World in 1910), de Ralph Dumain, sendependa klerulo kaj esperantisto dum pli ol 40 jaroj;

 

    · Filmante Esperanton (Filming Esperanto), de Sam Green, nomumito por la Akademia Premio kaj la reĝisoro de la dokument-filmo Utopio en Kvar Movimentoj, unuafoje montrita dum la film-festivalo Sundance en 2010;

 

    · Soros en Siberio (Soros in Siberia), de Humphrey Tonkin, profesoro kaj emerita prezidanto de la universitato Hartford, antaŭa prezidanto de UEA kaj prezidanto de Esperantic Studies Foundation.

 

    Por pli da informoj (nur angle), klaku ĉi tie (https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium2010/).

 

(el http://esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=29)

Redaktoro:Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688