中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto-instruado en Baotou, Ĉinio
2010-12-08


S-ro Liu Baoguo instruas Esperanton al studentoj en la Scienc-Teknika Universitato de la Interna Mongolio en Baotou. 

 

    En la lernojaro 2010-2011 Esperanto estas unuafoje enlistigita en la regulan lernoprogramon de la Supera Mezlernejo de Tian Jiabing de la urbo Baotou, Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, Ĉinio. La unuajaruloj havas unu Esperanto-lecionon ĉiusemajne kaj la duajaruloj havas du ĉiusemajne. Entute pli ol 700 studentoj studas Esperanton. 110 studentoj sin anoncis por studi nian lingvon ekster la regulaj lecionoj en la lernojaro 2008-2009 kaj iuj korespondas kun usonaj esperantistoj. La Esperanto-instruado estas kunlabore aranĝita de la lernejo kaj la Baotou-a Esperanto-Asocio. La lernejo tre favoras al la Esperanto-instruado, kaj liveras al la Asocio unu oficejon kun kompletaj mebloj kaj ekipaĵoj por la Esperanto-instruisto kaj du klasĉambrojn por Esperanto-lernado.

 

    La Supera Mezlernejo de Tian Jiabing, finance subtenata de hongkong-a entreprenisto kaj filantropo Tian Jiabing (naskiĝis en 1919), enhavas pli ol 1800 studentojn de 36 klasoj.

 

    En la jaro 2005 ankaŭ la Scienc-Teknika Universitato de la Interna Mongolio en Baotou enkondukis Esperanton kiel elektitan lecionon, kaj ĝi kontinuas en la nova semestro de la kuranta jaro. La leciono konsistas el 32 klashoroj kun du studopoentoj. 257 studentoj kiuj elektas Esperanton kiel nedevigan lecionon estas dividitaj en du kursoj. Krome pli ol 20 studentoj interesiĝis pri Esperanto kaj komencis lerni ĝin ekster la devigaj lecionoj en septembro, kaj la malnova kurso havas 15 lernantojn.

 

    La supre menciita E-instruado estas ĉefe farita de s-ro Liu Baoguo (E-nomo Optimisto). Se vi interesiĝas pri la novaĵo, vi povas skribi al s-ro Liu Baoguo: verdakoro@yahoo.com.cn

 

(Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688