中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekzamenoj por blinduloj
2010-12-07

 

 

    Tutmonda premiero en la Esperanto-movado: dum Universala Kongreso en Kopenhago, Danlando, okazos la unua sesio de UEA-ILEI-ekzamenoj por blinduloj.

 

    Temas pri ekzameno pri lingvokono. - Vidkapabluloj! Bonvolu plu legi! Kompleta kaj preciza regularo troviĝas en la porblindula ekzamensekcio de la retejo http://www.edukado.net/ (http://edukado.net/ekzamenoj/ilei/blinduloj)

 

    Interesatoj bonvolu anonci sin ĉe la prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, Mirejo Grosjean, Svislando, ĝis la 31-a de majo 2011, uzante la retadreson mirejo.mireille@gmail.com aŭ telefone per +41 32 932 18 88 indikante vian kompletan nomon, devenlandon kaj aĝon.

 

    Al ĉiuj vidkapabluloj: bonvolu transdoni tiun informon al la blinduloj en via urbo, en via lando, en via landa asocio, en via regiono.

 

    Anoncas Mirejo Grosjean, prezidanto de internacia Ekzamena Komisiono, Svislando.

 

    Les Brenets, la kvinan de decembro 2010

 

    Mireille Grosjean

 

    Grand-rue 9

 

    cp 9

 

    2416 LES BRENETS

 

    Suisse / Svislando

 

    +41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma kun respondilo

 

    +41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla

 

(el http://edukado.net/novajhoj?id=81)

Redaktoro:Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688