中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fondiĝis Esperanto-Asocio de Baotou Ŝtala Grupo
2010-12-06

    Posttagmeze de la 3-a de decembro okazis en Yejian-hotelo de Baotou la fondiĝo de Esperanto-Asocio de Baotou Ŝtala Grupo. Ĉeestis la fondiĝon gvidantoj de EABŜG, gvidantoj de Baotou Ŝtala Grupo, esperantistoj el Esperanto-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio k.t.p.

 

    Vicestro de EABŜG Zhao Yugang prezidis la fondiĝon. En la fondiĝo, sekretario de la partia komitato de Nikela Metalurgia Rekrementa Kompanio de BŜG Han Ailiang, vicĝenerala sekretario de Esperanto-Asocio de Baotou, ĝenerala sekretario de EABŜG Zhou Baoliang, honora estro de Esperanto-Asocio de Baotou Xu Guihong kaj estro de EABŜG Wang Baoshan donis parolon. En la parolo, Wang Baoshan konigis la E-movadon en BŜG, ke estas pli ol 100 esperantistoj en BŜG, kiuj strebis por la fondiĝo de EABŜG ekde 2009. Li ankaŭ konigis la ĉefajn laborojn de la Esperanto-Asocio en la jaro 2011.

 

    Ĉina Esperanto-Ligo, Ĉina Radio Internacia, Esperantaj Asocioj de Liaoning, Jilin, Anhui, Heilongjiang, Jiangxi kaj aliaj sendis gratulajn leterojn al la fondiĝo de EABŜG. Esperanta instruisto, komitatano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instrusitoj Liu Baoguo donis gratulon de ILEI-Ĉinio. Fama lingvisto Chen Deen transdiris gratulon de rusa esperantisto. Vicprezidanto de Scienca kaj Teknika Asocio de Baotou Hao Lanpeng transdonis gratulojn de Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj Ĉina Fervojista Esperanta Asocio, kaj donacis librojn de Li Sen “Ni Agadas en Esperantujo” al la nova asocio.

 


Vicestro de Esperanto-Asocio de Baotou Ŝtala Grupo Zhao Yugang prezidas la fondiĝon.

 


Sekretario de la partia komitato de Nikela Metalurgia Rekrementa Kompanio de BŜG Han Ailiang laŭtlegas “la Sankcion pri Fondiĝo de EABŜG.

 


Vicĝenerala sekretario de Esperanto-Asocio de Baotou, ĝenerala sekretario de EABŜG Zhou Baoliang laŭlegas “Regularon de EABŜG”.

         


Estro de EABŜG Wang Baoshan donas parolon.

 


Esperanta instruisto, komitatano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instrusitoj Liu Baoguo donas gratulon al la fondiĝo.

 


Fama lingvisto Chen Deen (dekstra) legas gratulon de rusa esperantisto.

         
 
Vicprezidanto de Scienca kaj Teknika Asocio de Baotou Hao Lanpeng donas gratulon de Li Sen.
 


Honora estro de Esperanto-Asocio de Baotou Xu Guihong donas parolon. 

 


Insigno de la fondiĝo de EABŜG 

         


Ĉeestantoj de la fondiĝo

 


Kune fotas la ĉeestantoj.

   

Raportas Jin Chenxi el Baotou





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688