中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tut-monda Twitter Agado por Esperanto!
2010-12-06

    Ni pretigas por la 15-a de decembro la Tutmondan Twitter-Agadon por Esperanto kun la celo, ke la vorto Esperanto atingu la Trending Topics (TT) - tio estas, la listo de la 10 plej parolataj temoj en Twitter! Tio videbligos Esperanton multege tra la mondo!

 

    Se vi volas helpi (ni bezonos multege da helpo!), eniru nian diskutan liston por preni informojn kaj instrukciojn, kaj je la 15-a de decembro, sendu multajn Twits (pepaĵojn) pri Esperanto, kun la “#” antaŭe (#Esperanto).

 

    Jen nia grupo: http://groups.google.com/group/twitter_agado.

 

    Se vi ankoraŭ ne estas en Twitter, eniru! Kaj komencu sekvi profilojn ekde nun!

 

(Kontribuo de Renata Ventura)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688