中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Komputilo/Interreto, Faka Aplikado -- Informteknika entrepreno varbas per Esperanto
2010-12-02

    La entrepreno BT Global Services en varbofilmeto uzis ankaŭ Esperanton; BTGS estas parto de la privatigita brita telefonentrepreno BT kaj havas tutmonde preskaŭ 40.000 dungitojn.

 

    En la filmeto kunlaborantoj priskribas la laboron de la entrepreno; en Esperanto oni aŭdas: "Ni kuntiras komunikaĵajn kaj retajn informteknologiajn servojn sekure kaj efike."

 

    La du minutojn longa varbofilmeto "Who we are, what we do" (http://www.youtube.com/watch?v=ZcotIKtONCA) (Kiu ni estas, kion ni faras) estas videbla ĉe Youtube; la du Esperanto-partoj troviĝas en la unua triono (http://www.youtube.com/watch?v=ZcotIKtONCA) kaj ĉe la fino (http://www.youtube.com/watch?v=ZcotIKtONCA). Aldone al Esperanto aliaj kunlaborantoj parolas en la franca, araba, nederlanda, ĉina, portugala, hinda kaj germana.

 

(el EsperantoLand)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688