中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto
2010-12-01


Tlaxcala 

    La alternativa, multlingva novaĵ-retejo Tlaxcala volas montri la mondon ne laŭ la maniero de tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj laŭ la iniciatintoj unuavice obeas la ekonomiajn interesojn de siaj posedantoj. Anstataŭe, Tlaxala asertas montri "la kaŝan flankon de la novaĵoj". Tio interalie signifas, ke ĝi traktas Israelon kiel "kolonian kaj rasisman aberacion kreitan de UN", dum la kuba revolucio ricevas favoran trakton. De du semajnoj la retejo ekzistas ankaŭ en Esperanto, paralele kun versioj en dek du pliaj lingvoj. Libera Folio intervjuas unu el la respondeculoj de la retejo, la hispanan verkiston kaj tradukiston Manuel Talens, kaj ankaŭ la tradukinton de la retejo al Esperanto kaj prizorganton de la Esperanta versio, Jorge Camacho.

 

    Libera Folio: De kiam ekzistas la Esperanta versio, kaj kiel aperis la iniciato pri ĝi?

 


Jorge Camacho 

    Jorge Camacho: La E-versio ekzistas ekde la 14a de novembro 2010, kvankam mi unue devis esperantigi la interfacon (kaj la redaktan subfacon) de la retejo, tiel kreante ĝian "Esperanto-vizaĝon". Kaj la iniciato ŝuldiĝas al propono de mia amiko la hispana verkisto Santiago Alba, ke mi publikigu en Tlaxcala la esperantan originalon de mia longa poemo Blanka gazalo pri Gazao kune kun plurlingvaj tradukoj. Poste sekvis invito ekokupiĝi pri la esperanta parto de la retejo, kaj jen ni staras.

 

    La retejo anoncas, ke ĝi agas kontraŭ lingva imperiismo. Kian pozicion en tia laboro povas havi Esperanto?

 

    Jorge Camacho: Esperanto povas montri plian manieron aŭ, prefere, alian vojon respekti la multlingvecon kaj multkulturecon de la mondo sen favori la nuntempan kulturan superregadon fare de nur kelkaj lingvoj (kaj kulturoj).

 

    Estas ankoraŭ tre malmulte da enhavo en Esperanto. Kion eblas fari por plividebligi Esperanton en la retejo? Ĉu indus publikigi tie tekstojn pri Esperanto en aliaj lingvoj?

 


Manuel Talens

    Manuel Talens:
Nu, la praretejon de Tlaxcala oni konstruis laŭ la modelo kiun vi proponas, t.e., la starta paĝo konsistis en unu sola interfaco, kie ĉiuj lingvoj uzataj de nia grupo kunvivis samtempe, tiel ke eblis aliri la kvindek plej novajn artikolojn - en kiu ajn lingvo - el tiu paĝo. La sperto instruis al ni ke tia konstruo verdire efikis konfuze por nekutimiĝintaj legantoj kaj ke, el praktika vidpunkto, multe pli simplas tenadi la lingvojn strikte apartaj en ĉies propra starta paĝo kaj samtempe ebligi ke, alirinte ajnan individuan artikolon - en kiu ajn lingvo -, oni povu salti el ĝi per simpla mus-klako al iu ajn el ĝiaj diversaj lingvaj versioj. Kompreneble oni povas ankaŭ transiri tute facile de unu al alia lingvo jam de la starta paĝo.

 

    Tiun ĉi lingvan horizontalecon, laŭ kiu oni traktas ĉiujn lingvojn egalece, negrave ĉu temas pri la angla aŭ pri la berbera, oni ne povis eĉ imagi antaŭ dek jaroj, kiam ne ekzistis tutmondaj retejoj adresantaj ĉiun leganton en ĉi ties propra lingvo el unu sama platformo kaj, samtempe, ebligantaj transiri de unu lingvo al alia por legi la samajn informojn. Maksimume oni povis aspiri tiutempe al prezento sur la starta paĝo de la eblo elekti inter malsamaj lingvoj, sed farinte ĉi tion oni trovis informojn tute unulingvajn, ne povante ŝanĝi lingvon sen reiri al la starta paĝo.

 

    La Vikipedio funkcias per komputika modelo tre simila al la nia. Mi ne scias pri aliaj retejoj kun tiel progresinta multlingveco, kvankam eble mi eraras pri tio. La modelo estas komputike tiel uz-agrabla, ke sufiĉas eniri nian URLon, http://www.tlaxcala-int.org/, por ke Tlaxcala "rekonu" la lingvon de la retumilo de la retumanto - kutime temas pri lia gepatra lingvo - kaj proponu al li tiun lingvan version.

 

    Jorge Camacho: Por respondi konkrete al via demando: miaopinie, ni provu publikigi en la Esperanto-parto de Tlaxcala unuavice esperantigojn de jamaj artikoloj el la retejo. Bonvenas ankaŭ artikoloj originale verkitaj en esperanto, kiujn nepre akompanu almenaŭ unu traduko en jaman lingvon de Tlaxcala. Por tio necesos la kunlaboro de tradukistoj, reviziistoj, verkistoj ktp. Al ĉiuj interesiĝantoj mi petas skribi rekte al tradukejo[ĉe]gmail.com. Tiuj originalaj artikoloj temu pri la mondo el vidpunkto livula, alternativa, kritika, kontraŭkonvencia. Se io en Esperantujo meritas tian pritrakton, do bonvenon, sed mi ne deziras uzi la retejon kiel nuran reklamilon de nia lingvo. Prefere oni simple montru ke ĝi funkcias same bone kiel aliaj lingvoj de Tlaxcala. Aliflanke, mi ŝatus vidi en Tlaxcala pli da beletro, ekzemple da poezio

 

    La plenan tekston legu en ''Libera Folio" http://www.liberafolio.org/2010/alternativa-novajretejo-nun-ankau-en-esperanto

 

(El '' Libera Folio'')

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688