中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Literaturo, instruado kaj filmoj en la malferma tago
2010-12-01

    La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la ĉefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj. Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.

 

    Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi ĝin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojaĝo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes. Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang. Antaŭ ĝia unua prezento Chuck Smith parolis pri ĝi kaj pri la subtena agado por ebligi ĝian DVD-eldonon. En la biblioteko, kiu por la tago estis transformita en kinejon, oni montris ankaŭ plurajn aliajn filmojn. Dum la lasta horo de la programo la tri ĉeestantaj estraranoj de UEA Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis demandojn kaj diskutis kun la publiko.

 

    La plej furora titolo en la libroservo estis la ĵus aperinta nederlanda versio de la broŝuro Malkovru Esperanton (Ontdek het Esperanto ), de kiu vendiĝis 34 ekzempleroj. Preskaŭ same populara estis la ekzerclibreto Posamiko (31 ekz.). La nova, reviziita eldono de Baza Esperanta radikarokaj la rememoroj Post la pluvo - pluvego de Eddy Raats estis venditaj en po 7 ekzempleroj. La ĉi-lasta estas daŭrigo de La longa vojaĝo, kiu trovis 5 klientojn, same kiel Mil unuaj vortoj en Esperanto. Lokon super ili en la taga furorlisto konkeris Zamenhof: biografia skizo de A. Korĵenkov. La suma valoro de la libroservaj vendoj estis 2189 eŭroj. Krom la ĝenerala rabato de 10% multaj libroj estis ekstre rabatitaj.

 

(el UEA)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688