中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Interesa tago pri Pierre Cérésole
2010-11-30

    Gastronomie kaj kulture tre agrabla tago organizita de Kultura Centro Esperantista, kun gastoj precipe el eksterlando kaj Alemanio, hieraŭ en Ĉaŭdefono. La abunda neĝo donis apartan antaŭjulan etoson, ankaŭ pro la kantoj ĉiam aktualaj de Nikolin'.

 

    Aktualeco kaj historio karakterizis la posttagmezan viziton al la ekspozicio pri Pierre Cérésole (1879-1945), ĉe la Urba Biblioteko, kiu interalie enhavas la arkivon de la Internacia Civila Servo. Cérésole parolis Esperanton, kaj estis granda amiko de Edmond Privat, kun kiu li samtage petis la aliĝon al la kvakera movado en 1935: bedaŭrinde, malgraŭ CDELI kaj Claude Gacond en la Urba Biblioteko, la ekspozicio komplete ignoras tion.

 

    Esperanto ludis ĉe la ekflorado de la Internacia Civila Servo rolon kaj idealisman kaj pragmatan: unuflanke ĝi kongruis kun la pacifismo de tiu militrifuza medio, plejparte el kristanaj socialdemokratoj kun granda admiro al Gandhi; aliflanke ĝi estis utila kiel komunikilo por la diversnaciaj laborbrigadoj. El tiu medio fontis pluraj esperantistoj.

 

    Nuntempe ĉirkaŭ kvar mil volontuloj ankoraŭ pretas en la tuta mondo plenumi projektojn de la Internacia Civila Servo.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688