中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Avo Frosto respondas en Esperanto!
2010-11-29

    Kristnasko 2010 alvenas kaj plurcentmiloj da infanoj en la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Jam delonge, Avo Frosto kutimas respondi en la franca, la angla kaj en dudeko da aliaj lingvoj, sed ekde 2002, la norda saĝulo ankaŭ lernis Esperanton.

 

    Ni invitas Ĉiujn esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun tradicion, skribante al Avo Frosto.

 

    Simple sendu manskribitan leteron al la adreso:

 

    AVO FROSTO

 

    NORDA POLUSO

 

    KANADO , CANADA

 

    HOH OHO

 

    Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, eĉ se skribitaj de etaj manoj kiuj lernas skribi.

 

   Ne forgesu *klare skribi vian nomon kaj adreson* por certigi ricevon de respondo. Krome, indiku klare, ke la letero estas en Esperanto, ĉar la helpantaj koboldoj ne ĉiam rekonas pri kiu lingvo temas.

 

    P.S. La poŝta kodo estas vera kaj grava parto de la adreso. Ĝi estas rezervita al Avo Frosto.

 

    Pretas respondi demandojn :

 

    Normando Fleury

 

    koboldo por la Kanada Poŝta Servo

 

    Esperanto-Societo Kebekia

 

    6358-A, rue de Bordeaux, Montrealo, Kebekio, Kanado, H2G 2R8

 

Kontribuo de Francesco Amerio

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688