Liu Xiang (antaŭa) en konkurso |
Vespere de novembro ĉina hurdokuristo Liu Xiang en stadiono de Kontona Olimpika Centro per 13"09 gajnis oran medalon en la finalo de 110-metra hurdokurado de la 16-a Azia Sport-kunveno(ASK). Li dufoje gajnis la oran medalon en tiu konkurso en la pasintaj Aziaj Sport-kunvenoj.
En 2002 Liu Xiang en la 14-a ASK en Busan per 13"27 rompis la rekordon de tiu konkurso kaj post kvar jaroj en Doha li per 13"15 refoje ĉampioniĝis kaj starigis la novan rekordon.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji |