中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Okaze de la Tago de la kuracaj plantoj
2010-11-25

    Renkontiĝon okaze de la Tago de la kuracaj plantoj organizas Esperanto-Societo "Sukceso", Vraca (Bulgario), en la monaĥejo "Sankta Profeto Ilija" (inter urboj Mezdra kaj Roman), 24-26 junio 2011. Laŭ la bulgara popolkalendaro, la 24a de junio estas la Tago de la kuracaj plantoj (ĉar tiam plej fortaj dum la jaro), bulgarlingve - Еньовден.

 

    La programo de la renkontiĝo antaŭvidas prelegojn pri la kuracplantoj kaj la popol-kredoj kaj -kutimoj tiuokaze, pri la utiligo de kuracplantoj por memsanigo kaj por produktado de medikamentoj, pri la historio de la monaĥejo (aĝa kelkajn jarcentojn, situanta en pitoreska loko, kelkcent metrojn apud la internacia fervojo Bukareŝto-Sofio), folklor-muzikan kaj literaturan programon. Por Sankta Meso la organizantoj invitos la Episkopon de Vraca (en kies diocezo estas la monaĥejo).

 

    Por kontakti la organizantojn: Esperanto, PK 26, BG-3000 Vraca (Bulgario). Rete: sukceso@bitex.bg

 

(Kontribuo de L. Trifonĉovski)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688