中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Baza Esperanta Radikaro reaperis
2010-11-24

    Unu el la plej furoraj eldonaĵoj de UEA, Baza Esperanta Radikaro, estas denove havebla. Tiu ĉi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaŭ miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaŭ ekpensas en Esperanto.

 

    Baza Esperanta Radikaro enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn ĝi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aŭ plilarĝigis ĉ. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutraĵoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Ĉe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aŭ signifo-nuancojn, aŭ aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetaĵoj.

 

    Akademiano Boris Kolker, kiu aŭtoris alian furorlibron de UEA, Vojaĝo en Esperanto-lando, karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu ĉi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj daŭrigantaj esperantistoj. Ĝi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

 

    Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn paĝojn, entute 169, kaj aperas naŭ jarojn post la unua, ĝia prezo plu restas 7,50 eŭroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Eŭropa Unio, imposto de 6%.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688