中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Etsuo Miyoshi en Parizo
2010-11-23


Etsuo Miyoshi prelegas. (Foto de Henri Masson) 

 

    Tute plena estis la salono, kie prelegis s-ro Etsuo Miyoshi ĵaŭdon, la 18-an de novembro 2010 en Parizo. Ĉar kelkaj ĉeestantoj alvenis iom malfrue dum aliaj devis foriri antaŭ la fino, supozeble venis kvindeko da personoj, foje de malproksime (i.a. el la departementoj Loir-et-Cher kaj el Vendeo) inter kiuj nur unu ne scipovis Esperanton.

 

    Etsuo Miyoshi klarigis sian strategion por faligi la muron de silento, kiu staras antaŭ Esperanto en amasinformiloj. Ĉu elspezi grandegajn sumojn por atentigi pri Esperanto en multaj landoj? Aŭ ĉu koncentri la fortojn kaj monon je nur unu difinita celo por krei malgrandan breĉon en la muro, kaj tiel ebligi eniron en la fortikaĵon?

 

    La dato de la (paca) "atako" estas jam fiksita: la 15-a de decembro 2010. Instruoj estos dissenditaj ekde la unuaj tagoj de decembro. Por pli da detaloj, bv. iri legi la artikolon kun fotoj "Etsuo Miyoshi en Parizo" ĉe: http://www.ipernity.com/blog/32119/290529.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688