中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Translokiĝo ĉe 'Eventoj'
2010-11-22

    La interretaj paĝoj kaj servoj de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto estas nun translokigataj al nova, pli rapida, pli granda servilo. Ni petas anticipan pardonon, se iuj niaj paĝoj aŭ servoj (Kalendaro de renkontiĝoj, STEB, poŝtkartoj, vortaro, Ret-Info, ktp.) eble ne estos atingeblaj en la sekvaj kelkaj horoj aŭ sekvaj 2-3 tagoj.

 

    La ŝanĝoj koncernas ĉiujn materialojn, troveblajn sub la domajnoj www.eventoj.hu kaj www.esperanto.hu

 

    Danke al la granda storejo, la ĝis nun diversloke lokigitaj materialoj estos kunigitaj, do ŝanĝiĝos ankaŭ iliaj ĝisnunaj rektaj adresoj. Ekzemple ĉiuj dosieroj de STEB (Scienca kaj Teknika E-Biblioteko) ekde nun estos atingeblaj en la centra servilo de Eventoj, kaj ne en la ĝisnunaj adresoj. - Dankojn pro aktualigo de viaj eventualaj retpaĝaj ligoj.

 

    Hodiaŭa prezo de grandegaj, ĉiosciaj serviloj estas nur malpli ol cent eŭroj jare, do por la translokiĝo kaj modernigo ni ne petis eksteran subvencion.

 

    Kun salutoj,

 

Szilvási László

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688