中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Intensa lingvokurso
2010-11-22

    Intensa lingvoekzercado okazis dum semajnofino de mateno ĝis vespero inter la 12-a kaj la 14-a de novembro, 2010, kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, parolado pri interesaj ĉiutagaj temoj, ludema lernado de novaj vortoj, diskutado pri gramatiko, testoj en la nivelo B-1, gvidado en la Esperanto-urbo, vespera amuzado en la Esperanto-domo, filmoj, fotoj kaj prezentadoj -- multo por la cerbo, sed ne mankis memfaritaj bongustaĵoj por la stomako.

 

    La fotoj sube montras mallongan resumon pri bonsukcesa kurso de la Interkultura Centro Herzberg. Bonvenon al la sekva inter la 11-a kaj 13-a februaro 2011, kun ekskurso al la vintra Harz-montaro!

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Ne estas matematika leciono, temas pri amuza sinprezentado, diven-ludo.
 

El la kursanoj fariĝas kontribuantoj, prelegantoj.


 

Gabriella Óturai rakontas pri sia studvojaĝo al Usono. 


 

La diligente lernanta grupo 


 

Legoma nudelo por la kursanoj pretigita de Zsófia 


 

Oni rakontis al Zamenhof pri la sukcesa semajnofino. 








(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688