中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Sojasun jogurtoj en Esperanto
2010-11-19

 

 

    La profesia ekspoziciego SIAL okazis apud Parizo inter la 17a kaj 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvinmil budoj, unu el la grandaj estis tiu de Triballat (http://www.triballat.fr/nos-engagements.html). Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce (http://www.linguaforce.com/francais) en Rennes.

 

    En artikolo de la septembra numero (28) de la profesia revuo CFIA, Olivier Clanchin, estro de Triballat, klarigas sian intereson por Esperanto.

 

    Eŭropiĝi por entrepreno... "labori kun Esperanto"

 

    (Titolo en Esperanto en la franclingva fonta teksto, kiu legeblas ĉi tie http://www.cfiaexpo.com/infos-marche/triballat.html)

 

    (...) Konsideri la morgaŭon signifas ankaŭ konstrui eŭropan kulturon. Kiam oni parolas pri "eŭropa kulturo" ankaŭ temas pri "komunikado"... "Ni ekopiniis ke Esperanto povus esti modelo". Kiam, aŭdinte tion, oni ironias pri Esperanto, la estro ekridetas: "Nu, ankaŭ ĉikaze, same kiel por 'Bio' kaj sojo, ekzistas homoj kiuj deziras kredi en ĝi. Ni kredis en la aliaj projektoj... do Esperanto, kial ne? Tio indas, do oni provu. Estas pozitive preti sukcesigi defiojn!" La entrepreno estas bona vektoro por testi tiun koncepton. Ekde kiam estas io kolektiva kun homoj kiuj ne uzas saman lingvon, Esperanto povas esti kohera ilo, kiu regatas dekfoje pli rapide ol la angla. "Ni ne forgesu ke ni estas Eŭropo 27-opa. Se ni ĉiuj havus komunan lingvon, tio plirapidigus multajn demarŝojn. Krome, en la logiko de daŭripovo, tie kie oni parolas pri malpligrandigo de pakaĵoj, kiel fari per tiom da lingvoj kiom da landoj kiam oni volas eksporti unusolan produkton? Kiam vi aĉetas hejmajn aparatojn, kiom da kilogramoj da papero estas, da manlibroj, en ĉiuj lingvoj? Esperanto estas la sola justa lingvo... ĉar neniu naskiĝas kun ĝi. (...)"

 

(el LinguaForce http://www.linguaforce.com/wawawoo/esperanto/sial2010.html)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688