中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Okcent mil vizitoj en kvar jaroj
2010-11-18

    La retejo de la Esperanta Civito superis okcent mil vizitojn dum la lastaj kvar jaroj, nome ekde kiam, en aŭtuno 2006, ĝi fariĝis vizitebla per interreto, kaj ne dissendata ĉiusemajne al du miloj da retadresoj.

 

    Tial ke meze de decembro 2009 www.esperantio.net atingis duonan milionon, tio signifas ke en nur dek unu monatoj okazis tricent mil vizitoj, mezume pli ol 27.000 monate, nome preskaŭ milo ĉiutage. Estas rimarkinde ke 500.000 en tri jaroj egalas al mezume 167.000 jare: la kvara jaro preskaŭ duobligas tiun kvanton.

 

    Al la kaŭzoj de la sukceso de nia retejo, jam analizitaj pasintjare , apenaŭ eblas aldoni la ligojn al alies retpaĝoj aŭ blogoj, kiuj estas ankoraŭ malmultaj. Probable efikas pozitive la kreskanta krizo de la finvenkismo, pro kiu seriozaj kaj objektivaj legantoj deziras informiĝi ĉe la plej grava reta informilo raŭmisme inspirita.

 

    La redakcio de HeKo ofte ricevas komentariojn, sed tre malofte la komentarianto deziras ke ĝi estu publika: preskaŭ ĉiuj preferas privatajn respondojn. Okazas ankaŭ alia kurioza fenomeno: opinioj cirkulantaj tra la tuta Esperantio, en formo de nefermitaj leteroj sen ajna konfidenca indiko, subite plivaloriĝas post la aperigo en HeKo, tiel ke antiraŭmistoj tuj aktiviĝas por ĉikani la opinianton afiŝante kritikon (ofte senbazan) en alies retpaĝoj. Evidente HeKo estas pli atentata ol alies informkanaloj.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688